domingo, 12 de septiembre de 2021

Klarigo pri participoj

La Fenomeno Esperanto.
Wiliam Auld


6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo:

la  tempo  estanta  akceptas  la  finiĝon  -as;  la tempo estinta -is;  la  tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo or-dona -u; la modo sendifina -i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)


La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.


En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, plifrue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant;  aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo  de  la  verbo  esti  kaj  participo  pasiva  de  la  bezonata  verbo;  la prepozicio ĉe la pasivo estas de.


Tiu  paragrafo  —  tute  nenecese  —  kaŭzis  multajn  malfacilaĵojn  al  iuj lernantoj  kaj  eĉ  spertaj  esperantistoj.  Laŭ  mia  scio,  neniu  eŭropa  lingvo posedas  ion  similan.  (En  Brazilio  iu  diris  al  mi,  ke  unu  indiĝena  lingvo posedas  sistemon  perfekte  paralelan,  sed  pliaj  informoj  mankas.)  Pro  la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la  Esperanto-movado  perdis  nekalkuleble  multajn  aspirantojn,  al  kiuj  la "facila" lingvo subite ekaspektis "tro malfacila"!


Kaj  tamen.  La  verkintoj  de  lernolibro,  konforme  al  nacilingvaj  kutimoj, insistis  pri  ia  verbeco  de  la  participoj  kaj  parolis  pri  "kunmetitaj
verbformoj", dum evidente — kaj tion insistas Zamenhof — la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban".


Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo  est-  kun  adjektivo.  Pri  la  fakto,  ke  de  tempo  al  tempo  tio  plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.


Kiam oni uzas est- kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas  adjektivo  kaj,  kiel  ĉiuj  adjektivoj,  priskribas  la  staton  de  la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj. Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).