Kaptis mian atenton la titolo de artikolo de Lanti de 1928: "For la idemon!". Gapante al la frazo, mi cerbumis pri tio, kion povus signifi "emo esti ido". Kiam mi komencis legi la tekston, la afero klariĝis, ĉar mi rimarkis, ke li plendis pri idistoj, aŭ pli bone dirite, pri ilia influo en Esperanton.
La kritiko surprizis kaj scivoligis min, ĉar ĝi ne rilatis al enkonduko de novaj vortoj nek al reformo de la gramatiko, sed al emo uzi Esperanton laŭ "pedanta logikemo".
Idistoj minacus la simplecon kaj flekseblecon de Esperanto per nenecesaj ŝarĝoj, pretekste por fari la lingvon pli logika kaj rafinita. La aŭtoro argumentis jene: se Zamenhof diris "konstruo", kial enkonduki la pli komplikan formon "konstruaĵo"? Kaj se "konstruaĵo" vere necesas, kial do ne pluiri al eĉ pli longa "konstruitaĵo"?
La afero estas, ke mi tute ne atentis tian plendon pri idismo ene de Esperanto mem, eĉ rilate al vorto, kiun mi mem nature uzas. Ĉi tiu teksto konsciigis min pri mia propra nesufiĉa scio rilate al la historio kaj influoj, kiuj ĉirkaŭis la evoluon de Esperanto.
Toni E.