martes, 19 de septiembre de 2023

Ekzercoj 2023

Ekparolu

 1) Klaso 1

Por plibonigi:

Indus ekzerci prononcadon de apartaj konsonantoj: precipe s-z, s-ŝ, c-ĉ, t-c


    ŝercoj <> serĉoj
    sumo <> zumo
    usi -> uZi
    okaso -> okaZo
    potenta -> potenCa

Kaj kompreneble la akuzativo 

https://pma.esperanto.org.br/prononcado-en-esperanto/

  2) Klaso 2

 Mi devas ekzerci min pri prononcado de 'ĵ' kaj 'j', 'g' kaj 'ĝ'...

 Interesa retejo: 

https://reto.cn/php/esperanto/esperantaj-vortoj/1000-bazaj-vortoj-kun-voclego/

3) Klaso

ĝ - g / s -ŝ -z / j - ĵ / v-b

b-v: bolas-volas / benas-venas / korbo-korvo/ bazo- vazo. bovo. kvar.
 
besto-vesto-veŝto

ĝangalo
ĝenerala
ĝojo
ĝuo
ĝis, ĝusta, mallarĝa, ĝeni, kaĝo

ĵeti, ĵurnalo, aĵo, ĵargono.
ŝajni, ŝlosi, ŝuo, puŝi, ŝpruci.
Zorgi, zumi, rozo, azeno, pezi.
jaro, katoj, hejmo, jam, junio, ajn. 

Skriba kurso

1) Klaso 1

Ĉefe mi faris erarojn pri la subjekto kaj pri ligoj en la frazo. En la hispana la verboj jam enhavas informon pri la subjekto, sed tio ne okazas esperante, pro tio mi pensas ke mi eraras.

Ankaŭ pri la preciza signifo de vortoj.

Mi devas atenti tiujn problemojn.

Ekzemploj:

Homoj kutimas priskribi sin per aro da trajtoj, simile (al [la maniero]) kiel kuracistoj priskribas sindromojn.

Tiuj trajtoj, ĝenerale, estas pozitivaj, tiel kiel faras la aŭtovendistoj kiam (li / tiu) montras siajn varojn.

Oni kredas ke, kiam homo priskribas la mondon, aŭ ion el la mondo, (oni) ankaŭ malkobras ion pri si mem.


Klarigoj:

  • mi nur diris du vortojn
  • mi diris nur du vortojn
  • nur mi diris du vortojn

2) Klaso 2