Gerda Malaperis estas romaneto de Claude Piron, verkita por lernantoj (aŭ kiel la librokovrilo diras: "lingvo-instrua romaneto").
En ĝi estas multaj partoj kiuj rimarkas diversajn eksprimojn. Tiu povas esti pri la uzado de verboj, akuzativo, komparativo, k.t.p.
La roluloj ofte ripetas frazojn iomete malsimile por montri kelkajn gramatikaĵojn. Ankaŭ, legante la libron, oni sentas ilian paroladon ne tute nature, sed tio estas ĉar ili emfazas interesajn strukturojn.
Ekzemple (en ĉaprito 8):
"Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?
"Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.
"Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?
"Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?
"Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?
"Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?
"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?
https://legacy.esperanto.org.uk/eldonoj/piron/skanoj/Gerda_malaperis_2006.pdf
Estas filma versio el 2006 de tiu ĉi verko, kiu oni povas spekti por pli bone profito de lia studado. Jen la ligilo:


No hay comentarios:
Publicar un comentario