Legado: La plej danĝera besto (legado)
Mi sendis la legaĵon al la Telegrama grupo "Fonetika grupo" kaj mi ricevis kelkajn rimarkojn kaj korektaĵojn.
-------
- [ʤar'de:no] kaj ne [ʒar'de:no], [i'sa:ko] kaj ne [i'sako]
- Misakcento (kóridoro anstataŭ koridóro).
- La prononcado estas iom tro hispaneca: ie "b" sonas tre proksime al "v", "z" - al "s", "ĝ" - al "ĵ" kaj simile, ankaŭ anstataŭ "spegulo" sonas hispaneca "espegulo".
Ankaŭ aperis temon pri la legado de duobla "a", kiu eble estis iomete faka:
[i'sa:ko] aŭ [i'saako].
" estas prefere prononci duoblan "aa" kiel longan "a", ne kiel du apartajn "a", inter kiuj oni malfacile povas eviti enmeti iun glotalan plozivan [ʔ]."
Priskribo de ChatGPT pri "glotala plozivo":
Glotala plozivo estas tipo de konsonanto, kiu produktiĝas ĉe la gloto (la parto de la traĥeo apud la laringo). En la glotala plozivo, la vokalfendoj (aŭ "vokalbendoj") fermitiĝas kaj poste subite malfermiĝas, produktante krakan sonon.
----
Mi trovis reteĵon utila por hispanparolantoj : http://www.esperanto.es/fel/?page_id=3102
No hay comentarios:
Publicar un comentario