sábado, 21 de mayo de 2022

Senlima scio

 

La kosmonaŭto eniris la brilan kadron.

Tie, miloj da kalmaj voĉoj perfekte sinkronitaj demandis lin.

— Kion vi volas terano?

Li eltenis sian homan pratimon antaŭ la nekonataĵo kaj respondis:

— Mi venis ĉi tien pro via elstara scio. Mia pereonta mondo, bezonas ĝin.  La homaro min sendis al vi por esti instruita de vi.

— Estu ĉi tio farita — diris la multnombra voĉo — al vi ni donos nian senliman konon kaj nian senliman saĝecon.

La kosmajn konojn de tiu antikva gento eniris en li. Kaj la rilato de ĉio kun ĉio estis pli kaj pli klara en lia konscio.

Lia homa menso de eta lago fariĝis oceano. Kaj la kosmonaŭto sentis kiel, varme, trankvile, lia volo, lia menso, malaperiĝadis en la grandegeco.
 
En la miloj de voĉoj aperis unu nova.

— Bonvenon, kiu antaŭ estis homo. Via antaŭa menso bezonis formon kaj la formo ne estas ebla en la senlimeco.

Kaj al tiu nova voĉo tute ne gravis la problemoj de eta pereonta planedo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario