sábado, 22 de julio de 2023

Formulo de Stojan. De/da

 

Pri la gramatiko de Esperanto, li proponis la "formulon de Stojan":

-o de X estas -o
-o da X estas X:

En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj, poste du vicoj de pastroj.

  • Kiaspeca tiu grupo? –Vicoj de pastroj.
  • Kiom multe? –Deko da gvardiistoj.

 

https://eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Stojan (Konsultita 22/07/2023)

Mimo, L. 1973. Kompleta lernolibro de Regula esperanto. p. 61.

 

lunes, 29 de agosto de 2022

Sakroj

Laŭ la Reta vortaro, sakri estas: "Esprimi indignon aŭ koleron per blasfemaj aŭ nedecaj vortoj".

En Vojaĝo al Esperanto-lando, en la ĉapitro 11, en komentoj, ni trovas kelkajn ekzemplojn.

  • Al cent diabloj! (ankaŭ; al ĉiuj, al mil)
  • Diable!
  • Mil diabloj!
  • Damne kaj sakre!
  • Fulmotondro!
  • Ho dio!

 

Ŝerkaj Sakraĵoj:

  • Rabato por rabito!
  • Palavro de kadavro!
  • Pluralo de singularo!

 Aliaj:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Sakro

Kaj kiel ne:

Je la barbo de Zamenhof!


domingo, 7 de agosto de 2022

Ekzemplo de Universala Lingvo de Sotos Ochando

 Universala Lingvo de Ochando

Obiberje fal la uginbi riabirben lalca fe nanosfade enmin, bral fe il odoca, bal fal la odoca riabirben siba ipefo, nan ugamerber urecir le uginbi, nil isiber le un saci, jal su isiberben la odoca, obifurje le saci be sacins talmas bal tarjes.

Hispana

Atendiendo que el crimen es hijo del desequilibrio cerebral, o sea de la locura, y que la locura es una enfermedad, no debemos castigar el crimen, sino curarlo cómo se cura la locura, considerándola en sus causas y efectos.

Esperanto

Konsiderante, ke krimo estas produkto de cerba malekvilibro, nome, de frenezo, kaj ke frenezo estas malsano, oni ne punu krimon, sed kuracu ĝin kiel frenezo kuracas, konsiderante ĝiajn kaŭzojn kaj efikojn.


Prenita de Compendio de la Lengua Universal. 1885. Francisco Vinader y Doménech.

sábado, 21 de mayo de 2022

Senlima scio

 

La kosmonaŭto eniris la brilan kadron.

Tie, miloj da kalmaj voĉoj perfekte sinkronitaj demandis lin.

— Kion vi volas terano?

Li eltenis sian homan pratimon antaŭ la nekonataĵo kaj respondis:

— Mi venis ĉi tien pro via elstara scio. Mia pereonta mondo, bezonas ĝin.  La homaro min sendis al vi por esti instruita de vi.

— Estu ĉi tio farita — diris la multnombra voĉo — al vi ni donos nian senliman konon kaj nian senliman saĝecon.

La kosmajn konojn de tiu antikva gento eniris en li. Kaj la rilato de ĉio kun ĉio estis pli kaj pli klara en lia konscio.

Lia homa menso de eta lago fariĝis oceano. Kaj la kosmonaŭto sentis kiel, varme, trankvile, lia volo, lia menso, malaperiĝadis en la grandegeco.
 
En la miloj de voĉoj aperis unu nova.

— Bonvenon, kiu antaŭ estis homo. Via antaŭa menso bezonis formon kaj la formo ne estas ebla en la senlimeco.

Kaj al tiu nova voĉo tute ne gravis la problemoj de eta pereonta planedo.

jueves, 10 de febrero de 2022

B-V Frazo

Mi vidis vestan beston, kompreneble ĝi estis cerba cervo. Per kornofrapo ĝi donacis al mi belan buntan vundon.

sábado, 27 de noviembre de 2021

Libroj kiun mi legis

Gerda malaperis

La verda koro (dum londona kurso)

La eta princo

Vage tra la dimensioj

Paŝoj al plena posedo

Faktoj kaj fantasioj

Sur  bluaj planedoj

Vojaĝo en esperanto-lando

La bona lingvo (finita 29/03/22)

Skizo de la esperanta literaturo (finita 01/05/2022)

33 rakontoj  (finita 15/06/2022)

La danĝera lingvo (k 16/06/2022 - f 27/07/2022)

Vojaĝo al Kazohinio (k 28/07/2022 - ?)

La Fermita Urbo (¿-18/10/2022)

Zamenhof, autoro de Esperanto ((15/11/22- 16/12/2022)

La kurioza incidento de la hundo en la nokto (I. 8/01/23 - F 01/02/2023)

Kometo en Miminvalo (I 02/02/2023 - 22/02/2023)

Kumeŭaŭa (I 01/03/23 - 13/03/23)

Esperanto sen mitoj (16/03/23 - 11/04/2023)

 

Nun mi legas:

Sferoj 1 (11/04/23 - )


Por finigi:

Ĉu vi kuiras ĉine? (dum londona kurso)

Lingvaj anguloj

domingo, 12 de septiembre de 2021

Klarigo pri participoj

La Fenomeno Esperanto.
Wiliam Auld


6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo:

la  tempo  estanta  akceptas  la  finiĝon  -as;  la tempo estinta -is;  la  tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo or-dona -u; la modo sendifina -i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)


La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.


En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, plifrue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant;  aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo  de  la  verbo  esti  kaj  participo  pasiva  de  la  bezonata  verbo;  la prepozicio ĉe la pasivo estas de.


Tiu  paragrafo  —  tute  nenecese  —  kaŭzis  multajn  malfacilaĵojn  al  iuj lernantoj  kaj  eĉ  spertaj  esperantistoj.  Laŭ  mia  scio,  neniu  eŭropa  lingvo posedas  ion  similan.  (En  Brazilio  iu  diris  al  mi,  ke  unu  indiĝena  lingvo posedas  sistemon  perfekte  paralelan,  sed  pliaj  informoj  mankas.)  Pro  la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la  Esperanto-movado  perdis  nekalkuleble  multajn  aspirantojn,  al  kiuj  la "facila" lingvo subite ekaspektis "tro malfacila"!


Kaj  tamen.  La  verkintoj  de  lernolibro,  konforme  al  nacilingvaj  kutimoj, insistis  pri  ia  verbeco  de  la  participoj  kaj  parolis  pri  "kunmetitaj
verbformoj", dum evidente — kaj tion insistas Zamenhof — la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban".


Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo  est-  kun  adjektivo.  Pri  la  fakto,  ke  de  tempo  al  tempo  tio  plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.


Kiam oni uzas est- kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas  adjektivo  kaj,  kiel  ĉiuj  adjektivoj,  priskribas  la  staton  de  la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj. Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).