sábado, 27 de noviembre de 2021

Libroj kiun mi legis

Gerda malaperis

La verda koro (dum londona kurso)

La eta princo

Vage tra la dimensioj

Paŝoj al plena posedo

Faktoj kaj fantasioj

Sur  bluaj planedoj

Vojaĝo en esperanto-lando

La bona lingvo (finita 29/03/22)

Skizo de la esperanta literaturo (finita 01/05/2022)

33 rakontoj  (finita 15/06/2022)

La danĝera lingvo (k 16/06/2022 - f 27/07/2022)

Vojaĝo al Kazohinio (k 28/07/2022 - ?)

La Fermita Urbo (¿-18/10/2022)

Zamenhof, autoro de Esperanto ((15/11/22- 16/12/2022)

La kurioza incidento de la hundo en la nokto (I. 8/01/23 - F 01/02/2023)

Kometo en Miminvalo (I 02/02/2023 - 22/02/2023)

Kumeŭaŭa (I 01/03/23 - 13/03/23)

Esperanto sen mitoj (16/03/23 - 11/04/2023)

 

Nun mi legas:

Sferoj 1 (11/04/23 - )


Por finigi:

Ĉu vi kuiras ĉine? (dum londona kurso)

Lingvaj anguloj

domingo, 12 de septiembre de 2021

Klarigo pri participoj

La Fenomeno Esperanto.
Wiliam Auld


6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo:

la  tempo  estanta  akceptas  la  finiĝon  -as;  la tempo estinta -is;  la  tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo or-dona -u; la modo sendifina -i.
(Ni preteratentu la ekpenson, ke tiu unua frazo ŝajnas lezi la regulon 12!)


La verbo en Esperanto estas mirinde simpla. Tute mankas la kompleksaĵoj de la verboj hindeŭropaj, kiuj, konsentite, ebligas al kleraj uzantoj altgradan precizecon, sed aliflanke estas tiel malfacilaj, ke la plimultaj eĉ indiĝenaj parolantoj neniam sukcesas mastri ilin. Oni ne povas tro substreki, ke la tuta verbo de Esperanto konsistas el nur ses finaĵoj, kiuj sufiĉas por difini la interrilatojn inter la diversaj agoj.


En la okazo, ke iu pli preciza difino estas dezirinda, oni prefere tion indiku per diversaj adverboj (jam, poste, plifrue ktp). Uzeblas ankaŭ participoj.
Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta: -ant;  aktiva estinta -int; aktiva estonta -ont; pasiva estanta -at; pasiva estinta -it; pasiva estonta -ot. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo  de  la  verbo  esti  kaj  participo  pasiva  de  la  bezonata  verbo;  la prepozicio ĉe la pasivo estas de.


Tiu  paragrafo  —  tute  nenecese  —  kaŭzis  multajn  malfacilaĵojn  al  iuj lernantoj  kaj  eĉ  spertaj  esperantistoj.  Laŭ  mia  scio,  neniu  eŭropa  lingvo posedas  ion  similan.  (En  Brazilio  iu  diris  al  mi,  ke  unu  indiĝena  lingvo posedas  sistemon  perfekte  paralelan,  sed  pliaj  informoj  mankas.)  Pro  la torditaj klopodoj de iuj gramatikistoj prezenti en lernolibroj tiun sistemon, la  Esperanto-movado  perdis  nekalkuleble  multajn  aspirantojn,  al  kiuj  la "facila" lingvo subite ekaspektis "tro malfacila"!


Kaj  tamen.  La  verkintoj  de  lernolibro,  konforme  al  nacilingvaj  kutimoj, insistis  pri  ia  verbeco  de  la  participoj  kaj  parolis  pri  "kunmetitaj
verbformoj", dum evidente — kaj tion insistas Zamenhof — la participoj havas sencon "adjektivan aŭ adverban".


Kunmetitaj verbformoj en Esperanto ne ekzistas. Kio ekzistas, tio estas la verbo  est-  kun  adjektivo.  Pri  la  fakto,  ke  de  tempo  al  tempo  tio  plej oportune tradukiĝas en alian lingvon pere de komplikita verbo, ne kulpas Esperanto. La Esperanto mem estas treege simpla.


Kiam oni uzas est- kun adjektivo havanta participan afikson, tiu adjektivo restas  adjektivo  kaj,  kiel  ĉiuj  adjektivoj,  priskribas  la  staton  de  la substantivo (do subjekto) en la momento priskribata. Se ni diras, ke la lago estas trankvila, ni priskribas la staton de la lago en la nuna momento, kaj same se ni diras, ke la lago estas forlasita aŭ malgrandiĝanta aŭ sondata; la sola verbo estas estas, kaj la adjektivo priskribas la aktualan staton de la subjekto. Se ni diras, ke la profesoro estos veninta post kelkaj horoj, tio ne diferencas strukture de la profesoro estos malsata post kelkaj horoj: eble la teorie verba karaktero de la radiko ven supozigas, ke veninta estas iel verba, sed ĝi ne estas. Ĝi estas adjektivo priskribanta la staton, en kiu la profesoro sin trovos post kelkaj horoj. Simile, participaj adverboj (kiel diras Zamenhof) estas adverboj, kaj indikas kiel, kie, kiam, kial la ago esprimita per la verbo okazas (vd. reg. 7).

martes, 17 de agosto de 2021

Faktoj kaj fantazioj. Vortoj el 1-a 3-a ĉapitroj

Vortoj el la libro


plugi- La bienisto plugas la teron. La ĉevalo tiras la plugilon. Oni debas plugi la bienon por semi ĝin.

ĉarpenti
- Ĉarpentisto estas lignaĵisto. Mi celas diri ke ambaŭ vortoj signifas la sama afero.

rajdi - La bienisto rajdas la ĉevalo. ĉu vi rajtas rajdi tiun motorciklon?

ŝalti - Mi ŝaltas la lumo per ŝaltilo. Kiam mi ŝaltis la maŝinon mi sentis doloran elektrofrapon

tani
- Tani estas prilabori felon (bestan hauton kun harojn) produktante ledon

zipi - Mi zipis la zipo de la sako, do mi fermis ĝin. 

ravi - La logiko de Esperanto ravis lin. Tiu pentraĵo ravis min

fuŝi - Faraĉi - (difekti, saboti, deformi). Fuŝulo - senutilulo - faraĉulo

kripla - Perdinta la kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano (PIV)

ekspluati - La romanoj ekspluatis sklavojn

elpensi - Mia cervo elpensis malsimplan maŝinon.  Certe, ĝi estas tre inteligenta besto. :D

poto - Mi enmetis la porkaĵon en la poto por kuiri ĝin

knedi - Ili knedis argilon por fari belan poton. Mi knedas la panpaston kaj poste mi bakos ĝin

ruzo - Estas lerta kaj artifika elpensaĵo por atingi celon. (trompi kaj mensogi. Mensogi estas trompi per vortoj)

frandi - Mi frandas la kukon. ĝi estas tre bongusta.

kolbaso - Mi manĝas kolbasojn sed ili estas malvona por mia kolesterolo.

ŝovi - Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco (PIV)

kvereli - Kolere kaj brue dispiti. (PIV) (batali, lukti, klopodi...)

Frapo - bato - trafo
(PIV difinoj)

  • bati - Ektuŝegi per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ mantenanta objekto).
  • frapi - Ektuŝi per rapida movo de mano.
  • trafi - Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis ("li trafis la Filiŝton en lian frunton")

Flugi kaj ŝvebi

La aviadiloj flugas kaj la fantomoj ŝvebas, tio estas ke ili estas kvazaŭ pendanta en la aero.

Bestoj





martes, 10 de agosto de 2021

Gerda Malaperis


Gerda Malaperis estas romaneto de Claude Piron, verkita por lernantoj (aŭ kiel la librokovrilo diras: "lingvo-instrua romaneto").

En ĝi estas multaj partoj kiuj rimarkas diversajn eksprimojn. Tiu povas esti pri la uzado de verboj, akuzativo, komparativo, k.t.p.

La roluloj ofte ripetas frazojn iomete malsimile por montri kelkajn gramatikaĵojn. Ankaŭ, legante la libron, oni sentas ilian paroladon ne tute nature, sed tio estas ĉar ili emfazas interesajn strukturojn.

Ekzemple (en ĉaprito 8):

"Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?

"Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.

"Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?

"Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?

"Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?

"Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?

https://legacy.esperanto.org.uk/eldonoj/piron/skanoj/Gerda_malaperis_2006.pdf

 


Estas filma versio el 2006 de tiu ĉi verko, kiu oni povas spekti por pli bone profito de lia studado. Jen la ligilo:

 https://www.youtube.com/watch?v=PXjmX2jipQ4

domingo, 8 de agosto de 2021

sábado, 7 de agosto de 2021

La Eta Princo

 


Antaŭ kelkaj tagoj, miaj amikoj donacis al mi belan esperantan libron; La Eta Princo.

Kiel ekzerco, mi volas recenzi la libron. Sed, kiel fari tion!?

Ĝi estas La Eta Princo kaj mi nur komencanto. Bone estas esti kurajulo sed ne frenezulo.Mi pensis.

Forlasonte la taskon, ideo ekvenis al mia kapo.

Nu... Eble mi povus recenzi ĝin, iomete tiel la Eta Princo farus.Mi diris al mi.

Do, jen mia recenzo.

La libro ne estas tro granda nek tro malgranda, ĝi havas la justan grandecon. Ĝi estas pli larĝa kiel kutime. Pli kuadrata ol la tipaj  porplenkreskulaj libroj.

La kobrilo tuŝigas iomete papere kaj vidigas sen plastobrilo. Do, oni devas esti tre zorgema por ne makuli la libron. Oni neniel devas manĝi aŭ drinki santempe legas ĝin!

ĝiaj koloroj estas vivaj sed delikata. La leteroj estas tre nigraj kaj la papero tre blanka. Tiu papero, estas surprizite glataj, sur ĝin  la fingroj glitas milde.

kaj la plej grava detalo; la inko kaj la papero dolĉe oranĝodoras. ĉu ekzistas iu, kiu ne flaras siajn novajn librojn?

*

*      *

Ankaŭ, traleginte la libron mi prenis notojn de eksprimoj kiuj ŝajnis strangaj al mi laŭ mia nacia lingvo. Mi kredas ke tio povas helpi min pensi pli esperante.

Necesité mucho tiempo para comprender de dónde venía.
Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas.

Pues no me gusta que se lea mi libro a la ligera
Ĉar al mi ne plaĉas, se mian libron oni tro facilanime legas.

No comprendí, por qué era tan importante que los corderos comieran arbustos.
Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj manĝu arbustojn.

El día de las cuarenta y cuatro veces.
La kvardek-kvar-foja tago

Me fue revelado
malkaŝiĝis al mi

Si un cordero come arbustos, ¿come tambén flores?
Se ŝafeto manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu?

Un cordero come todo lo que encuentra.
ŝafo ĉion manĝas, kion ĝi trovas.

Me miró estupefacto
Li rigardis min miregante

No pudo decir nada más
Nenion plu li povis diri

Asistió a la formación
ĉeestis la evolviĝon

¡Si!
Jes ja!

Asi lo atromentó bien pronto con su voluntad un poco sombria
Tiel, sufiĉe baldaŭ, ĝi suferigis lin per sia iom ofendiĝema malmodesteco

Lo iba a buscar
Mi estis ironta por ĝi

Entonces la flor forzó la tos para inflingirle, aun más, remordimientos.
Tiam ĝi pliigis sian tusadon, por, spite ĉion, trudi al li konsciencriproĉojn

Para instruirse
Por kleriĝi

Transformase en ave marina
aliformiĝi en marbirdon

Sin necesidad de mover jamas la silla
Neniam devigante aliloki sian seĝon

¡Y verás cómo soy obedecido!
Kaj vi vidos, kiel bone obeata mi estas!

No hay nadie a quién juzgar
Estas neniu juĝota

(el) preguntó estupefacto
li demandis miregante

No estoy domesticado
Mi ne estas malsovaĝigita

Los hombres ya no tienen tiempo de conocer nada
La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni

Cuando hubimos caminado horas en silencio
Post plurhora silenta marŝado

Caminando asi, descubri el pozo al nacer el día
Tiel iranta, tagiĝe mi malkobris la puton

Tengo sed de este agua
mi soifas tiun ĉi akvon  

Ellos te creerán loco
ili opinos vin freneza

 Vortoj

reĝi - reinar.
regi - gobernar.
regato - súbdito
informiĝi - inquerir
majskarabo - abejorro
grumbli - gruñir/quejarse
por foruzi (mono) - para gastar
enŝtopas - encerrarse ??
ŝtopi - rellenar, llenar totalmente, obstruir

Difinoj

efemera: minacata de baldaŭa forpaso
trafe-maltrafe: laŭhazarde

miércoles, 28 de julio de 2021

Esperantaj gramatikoj

 Kelkaj esperantaj gramatikoj, kiuj estas tute esperante verkitaj.

 

Bertilo Wennergren

Eble, la plej konataj gramatikoj

Kolocsay kaj Waringhien


  • Plena Gramatiko de Esperanto (eldonoj: 1935, 1938 kaj 1958). Ekde la 4-a eldono ĝia nomo estis ŝangita al Plena analiza Gramatiko de Esperanto (eldonoj: 1980 kaj 1985).

Eble, la plej klasika gramatiko 

Miroslav Malovec

  • Gramatiko de Esperanto. 1999

Henrik Seppik

Bak Giwan (tradukisto Kim Uson)

  • Gramatiko de Esperanto. 2015. Korea Esperanto-Asocio